Hispana literaturo de la Baroko

Luis de Góngora, pentraĵo de Velázquez.

La hispana literaturo de la Baroko estas periodo de literatura kreado kiu enhavas proksimume ekde la komencaj verkoj de Góngora kaj Lope de Vega, en la 1580-aj jaroj, ĝis la mezo de la 18a jarcento. La plej karaktera jarcento de la hispana literatura baroko estas la 17a, kiam atingis la prozan pinton verkistoj kiaj Baltasar Gracián kaj Francisco de Quevedo, kune kun dramaturgoj kiaj Lope de Vega, Tirso de Molina, Calderón de la Barca kaj Juan Ruiz de Alarcón aŭ la poezia produktado de la jam cititaj Quevedo, Lope de Vega kaj Góngora.

La fundamentaj karakteroj de la hispana literaturo de la Baroko estas la progresa kompliko en stilaj rimedoj kaj temaro centrita sur la priokupado pro la tempopaso kaj la perdo de fido en la idealoj novplatonaj de la Renesanco. Krome rimarkindas vario kaj diverseco en la traktitaj aferoj, la atento al detalo kaj emo allogi ampleksan publikon, el kio estas ekzemplo la hegemonio de la lopeska novkomedia verkaro. El senta priokupado hegemonia en la 16a jarcento oni transiras al emfazo sur la moralaj kaj didaktikaj valoroj, kie kunfluas du tendencoj: nome novstoikismo kaj novepikurismo. El Criticón de Gracián markas la alvenon al la baroka meditado pri la homo kaj la mondo, la konscienco pri seniluziiĝo, viva pesimismo (sed ne tute manka je espero) kaj ĝenerala krizo de valoroj.

La ĝenroj miksiĝas, kunvivas en Góngora la poezio lirika de sublima stilo de la Fábula de Polifemo y Galatea kiu eliras virton el malfacilo, aŭ la Fábula de Píramo y Tisbe kun popularaj kantetoj; Quevedo kultivas poemojn kaj metafizikajn kaj moralajn plej transcendajn, kaj krome verkas pri aferoj subklasaj kaj eĉ malĝentilaj aŭ malelegantaj ene de iela baroka emo al malbelo (Gracias y desgracias del ojo del culo, pri la pugotruo).

La hispana baroka teatro prezentas popularan scenaron (Lope de Vega) kiu pluis kiel klasika produktado por estonta teatro. La filozofiaj teatraĵoj de Calderón de la Barca, el kiu estas elstara ekzemplo La vida es sueño, supozas pinton en la hispanteatra produktado kaj, kiel ĉe la tuta baroka literaturo, enkadriĝas en epoko splenda kiu ricevas la ĝeneralan nomon de Ora Jarcento.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search